Helpo de LibreOffice 24.2
Enmetas piednoton aŭ finnoton en la dokumenton. La ankro por la noto enmetiĝos ĉe la aktuala kursora pozicio. Oni povas elekti aŭ aŭtomatan numeradon aŭ propran simbolon.
La jena rilatas al kaj piednotoj kaj finnotoj.
Piednotoj enmetiĝos ĉe la fino de paĝo, kaj finnotoj enmetiĝos ĉe la fino de dokumento.
Elektu la tipon de numerado bezonatan por piednotoj kaj finnotoj.
Aŭtomate atribuas sinsekvajn numerojn al la piednotoj aŭ finnotoj kiujn vi enmetas. Por ŝanĝi la agordoj por aŭtomata numerado, elektu Iloj - Piednotoj kaj finnotoj.
Elektu tiun eblon por difini signon aŭ simbolon por la aktuala piednoto. Tiu povas esti litero aŭ numero aŭ speciala signo.
Enmetas specialan signon kiel piednotan aŭ finnotan ankron.
Elektu ĉu enmeti piednoton aŭ finnoton. Finnota numerado kaj piednota numerado estas apartaj.
Enmetas piednotan ankron ĉe la aktuala kursora pozicio, kaj aldonas piednoton ĉe la malsupro de la paĝo.
Enmetas finnotan ankron ĉe la aktuala kursora pozicio, kaj aldonas finnoton ĉe la fino de la dokumento.